Kleiner Sprachkurs ESPERANTO
45. Lektion
Deutsche Umstandwörter (Adverbien) werden im E-o oft auf andere Weise wiedergegeben.
Als:
Estis je la sesa (kunpensu: horo), kiam la Esperantoklubo al Dresdeno ekveturis.
Germanio estas pli malgranda ol Ĉinio.
En la stratoj vi vidas neniun krom (als) policanoj.
Oni elektis lin karnavala prezidanto. (als Faschingspräsidenten)
Tiu ŝtipkapo (Dummkopf) faras nur (nichts als) stultaĵojn.
Estis neniu alia ol Lia Moŝto (Seine Majestät), Helmont Prasik, la reĝo de ĉiuj poŝoŝtelistoj.
So:
Mia fratino estas tiel malgranda kiel mi.
Kia la pago (Lohn), tia la laboro! Tia lorelaja damo!
Iru do! (So geh!)
Lastan nokton tiom (so sehr) neĝis, ke la montoj tute blankiĝis.
Ĉu vere? (So? Wirklich?)
Parolu tiamaniere, ke la homoj povas kompreni vin.
La vetero estas tiom (so) aĉa.
Se vi ne pagas, mi ne agas. (so wird hier nicht übersetzt)
Ion tian (so etwas) mi ne vidis ĝis nun.
Wie:
Kiel vi fartas?
Kiun aĝon vi havas?
Bela kiel anĝelo!
Ho, kiom li estas forta! (stark betont)
Kia estas la vetero hodiaŭ?
Kiom vi estas afabla! (betont)
Kio?
Kion vi diris? (Wie bitte?)
Ŝi kuŝas kvazaŭ dormanta. (als ob sie schläft)
Kiel eble plej alte (so hoch wie möglich)
Li ne havas tiom da mono kiom (wie) Dagobert.
Doch:
Aŭskultu do! (Hör doch zu!)
Kvankam ne granda, li estas almenaŭ forta.
Vi ja scias tion! (Du weißt das doch!)
Sed ne! (Nicht doch!)
Se ne estus sed kaj tamen, mi al ĉio dirus amen.
Noch: Neĝas ankoraŭ.
Kion vi deziras plu?
Via avo estas eĉ pli olda ol la mia.
*
Kaj nun bonvolu traduki:
1) Wie der Vater, so der Sohn.
2) Wie lange dauert das Theater noch? (teatro, spektaklo)?
3) Also bis dann!
4) Ich bin ja nur der Türhüter.
5) Er sammelte soviel Steine wie er konnte.
6) Wenn es irgendwie möglich ist, versuche ich es.
7) Schwejk stellt sich dumm.
*
La tradukoj el la 44-a leciono:
1) "Pri kio li parolas kun sia patro?"
2) "Pri sia aŭtomobilo."
3) "Li ne havas aŭton, sed nur Trabant-on."
4) "Pro kio?"
5) "Pro tio, ke li estas spitema."
6) "Ĉu vi ne diris, ke li estas verda monstro?"
7) "Jes, li estas Esperantisto kun granda verda stelo sur la brusto, sed paroli Esperanton li ne povas ĝis nun, do vera krokodilo."
8) "Kio? Krokodilo?"
9) "Jes, tiel oni nomas tiajn Esperantistojn en Esperanto."
*